Libereco por Shen Meng Yu

      Comentaris tancats a Libereco por Shen Meng Yu

 

Faktoj

De meza majo 2018 , laboristoj en fabriko por veldilo “JiaShi” (Jasic Technology) intencis organizi laboristan sindikaton por plibonigi sian laborkondiĉon. La fabriko situas en laborist-batalema urbo Shenzheng, najbara urbo de Honkongo, suda Ĉinio.

Laǔ laboristoj, la laborkondiĉoj ege malpliboniĝis. Salajrojn, socia sekureco kaj helpo al loĝado estas tranĉitaj. Normojn de laboroj (produktiveco) estas ŝanĝitaj sen akordo. Laboristoj diras ke la firmao traktas ilin “ kiel sklavoj”

En Popola Respubliko de Ĉinio oni nur rajtas havi sindikatan aktivaĵon ene de la Ofica Sindikato.

De meza julio la kompanio ‘JiaShi’ reagas per maldungo kaj perforto de aktivuloj. Ankaŭ polico subpremas la laboristojn perforte kaj areste. Post la daŭro de luktoj kaj subpremoj, en la 27ª de julio polico arestis 29 laboristojn kaj studentojn kaj kruele traktis ilin en la policejo. En la 29ª de julio studentoj tra la Ĉinio, ekz. de Pekina universitato, Ĉina popola universitato, Nanjing universitato lanĉis alvokon kontraŭ subpremo. Pro tio la movado disvastiĝas.

Unu el gvidantoj de la batalo, Shen Meng Yu elektis vojon kiel laboristo post la magistro en Zhongshan universitato. Nokte en la 11ª de aŭgusto, neidentifitaj viroj forkondukis ŝin. Ŝi nun perdiĝas. Oni pensas ke ŝi estas en la stato de deviga malapero.

Tiu laborista movado ne estas izolita, sed rilatas al multaj strikoj kaj laboristaj movadoj kiuj okazis ekde jaro 2000 kaj pli ofte ekde 2015 ĝis nun. Oni povas mencii, ekzemple, la strikojn en Honda en 2010. Tiu rilatas al mizeraj laborkondiĉoj de la laborista klaso en Ĉinio, kiuj freŝe malplibonigis por la agado de la registaro.

Danĝeroj kaj perspektivoj

Tiaj movadoj estas foje subtenata de enlandaj maoistaj organizaĵoj. Tiuj ĉi estas la nura opozicio tolerata de la ĉina registaro. Tiu opozicio trovas eĥon ene de parto de la popolo por nostalgio de la ŝtateca ekonomio kaj por iliaj egalemaj proklamoj.

Sed maoismo estas ja mistifiko de la marksismo Kiu, ekde 1920 pravigas ĉiajn kunlaboradojn kun la nacia burĝaro en nomo de la demokrataj revolucioj kaj la kontraŭ-koloniista lukto, kaj aganta tutmonde kontraŭ la proleta revolucio.Ni memoru ke Mao foie kunlaboris kun la burĝara kaj naciista Kuonmintang kontraŭ la ĉina proletaro; ke Mao, poste al sia alproprigo de la potenco, – falanta la burĝa ŝtato samtempe al la retreto de la japanaj okupaciaj fortoj – organizis burokratan kaj polican ŝtaton kiu estis simila al tiu de Stalino en Rusujo, kien, malgraŭ ke la burĝaro estis sen-proprigita kaj la ekonomio estis planita, la proletaro ne havis la potencon kaj nun malmultajn rajtojn.

Ĉina burokrataro estis fakte dum jardekoj en la tranĉeo de la rusa burokrataro kaj la internacia burĝaro, kaj pravigis multajn decidojn kontraŭ la Proletaro sub la flago de “marksismo-leninismo” kaj de la “penso de Mao Tse-Tung” : la subpremadon de la germanaj laboristoj dum 1953; de la hungaraj laboristoj dum 1956; la direktivon al PKI de kapitulaci al indonezia burĝaro en1965; la viziton al Niksono dum la egaj bombardoj de Vietnamo, Laoso, Kambodjo dum 1972, ktp.

Ankoraŭ pli: la terura diktaturo kiu estis konstruita sub la maoisma ideologio, decidis en 1992 la reeniron de Ĉinio al internacia kapitalista ekonomio, tenanta la ĉinan proletaron sen ia libereco de organizo, esprimo, kunigo, ktp., por sin defendi de la ekspluatado. La maoismo estas, do, unua de la pli gravaj kaŭzoj de la nuna situacio en Ĉinio.

Eblas, ke la “maoistaj” organizaĵoj intencos regi tiun komenciĝantan laboristan movadon, por gajni politikajn poziciojn, kiuj estis perditaj kontraŭ la PCĈ frakcio kiu nun regas la aktualan ĉinan registaron aŭ por gvidi ĝin kaj montri la utilon de tiuj organizaĵoj kiel ia “reformista” partio. Sed ankaŭ alia danĝero povas minaci tiun movadon. Eblas okazi ke oni proponas kunlaboreman sindikatismon simile al tiu de Usono, Eŭropunio aŭ Japanio.

Do, oni necesas de perspektivo klasa, politika kaj revoluciema por eviti tiajn danĝerojn.

Alvoko

Ni tute subtenas la agadon de la ĉinaj laboristoj kaj kuraĝigas ilin por sin organizi sendepende de la ŝtato kaj la mastraro, sindefendi de la poliĉo kaj la armeo, senproprigi lakapitalon kaj konstitui potencon: laborista kaj kamparana registaro per la Laboristaj Konsiloj.

Ni alvokas tiujn laboristajn organizaĵojn de ĉiuj landoj al materia kaj efektiva solidareco kun la lukto de la ĉina laborista klaso por iliaj laboristaj, sociaj kaj politikaj alfronte al la ŝtato kaj la mastraro.

Libereco por Shen Meng Yu kaj aliaj arestitaj laboristoj !.

Antaûen kun la ĉina laborista movado!.

Internaciema Kolektivista Cirklo

COREP