KUBO: POR LA POLITIKA REVOLUCIO, KIU FORIGOS EL POTENCO LA RESTARIGINTA BUROKRATECO KAJ ETENDI LA PROLETAN REVOLUCIO AL LA TUTA AMERIKO

      Komentoj malŝaltitaj ĉe KUBO: POR LA POLITIKA REVOLUCIO, KIU FORIGOS EL POTENCO LA RESTARIGINTA BUROKRATECO KAJ ETENDI LA PROLETAN REVOLUCIO AL LA TUTA AMERIKO
La amasaj protestoj, kiuj komenciĝis la 10an de julio 2021 kaj disvastiĝis tra la tuta kuba teritorio, markis limepokon en la rilato de la laboristaj amasoj kun la burokratio, kiu regis la landon ekde la socia revolucio de 1959-1960. Tiutempe, la frakcio de la etburĝa naciisma M26J de Castro kaj Guevara, armanta la popolon, alfrontis usonan imperiismon, kaj eventoj igis ilin iri sufiĉe preter sian demokratan programon.

Ĉi tiu revolucio eksplodigis la M26Jn mem kaj la aliancan registaron kun la “demokrata” burĝaro, kiu kontraŭis la diktatoron Batistan- eksigita en 1959 de gerilanoj en la kamparo kaj de ĝenerala striko en la urboj. Kaj ĝi finfine eksproprietigis la posedaĵojn de la mezaj kaj grandaj proprietuloj de bienoj kaj de la loka kaj internacia burĝaroj. La konkeroj estis dronigitaj enen de la limoj de Kubo, de la manoj de la stalinisma burokratio de Sovetunio (kaj de la loka komunista partio), kiu helpis la partion de Fidel Castro starigi ŝtatan burokration administrantan kaj parazitigantan la ekonomion planitan kaj aktive malhelpi la disvastiĝon de la revolucio de la insulo.

Ekde 60 jaroj, ĉi tiu burokratio estas tute sendependa de la laboristaj amasoj kaj kamparanoj, kiuj neniam havis kontrolon de la ŝtato per soveta demokrata sistemo, kiel tia, kia inaŭguris la rusan revolucion de 1917 kaj estis likvidita, fine de la 1920-aj jaroj, de la reĝimo de Stalino.

Dum la komenca periodo, tiu de la Trikontinenta kaj la OLAS, Castro premis sur usona imperiismo per gerilanoj tra Latinameriko, kun indiferenteco al la ĝenerala striko de 1968 en Francio kaj malamikeco (kiel MAO), al la politika revolucio ĉe Pollando kaj Ĉekoslovakio. Castro uzis la prestiĝon de la kuba revolucio (kaj la heroeco de Guevara) por kontribui al malhelpo de la proleta revolucio en Ĉilio en 1973 kaj Nikaragvo en 1979. Tio permesis al la burokratio konservi potencon (kaj privilegiojn), kvankam la laborista ŝtato restis izolita kaj malforta.

Sekvante, kun prokrasto, la paŝojn de siaj rusaj mentoroj, la kuba ŝtata burokratio serĉas sian propran rekonvertiĝon de jardekoj: de parazita kasto, aŭtokrata administranto de la grandaj revoluciaj konkeroj al burĝaro posedanta la produktadrimedojn, kadre de merkata kapitalista ekonomio.

Ĉi tiu procezo akceliĝis en la lastaj jaroj kaj estis definitive fiksita per la nova konstitucio de 2019, kiu starigas privatan posedaĵon, la merkaton kaj eksterlandan investon kiel necesajn rimedojn por peli la kreskon de la landa ekonomio.

Sub la sufoka usona blokado, la malgranda kuba ekonomio transiris de la sukerkana monokulturo kaj dependeco de Sovetunio (lando, kiu absorbis 72% da eksportaĵoj en 1987) al turisma monokulturo (kun reveno al prostituado de la epoko Batista) kaj eksportadoj de servoj (kuracistoj, flegistoj, instruistoj), kiuj en 2017 respektive produktis 21,5% kaj 78,4% de eksportaĵoj. Notindas, ke la ĉefa kliento de ĉi tiuj servoj estas Venezuelo, kiu pagas ne en fremda valuto sed en nafto, de kiu dependas interalie 95% de la elektroproduktado de Kubo.

La tutmonda krizo de 2008-2013, la kolapso de la kapitalisma ekonomio regata de Venezuelo (ankaŭ sub la furioza usona blokado) kaj nun la pandemio COVID-19, mallevis la solajn kubajn fontojn de valuta enspezo,multobligante la eksterlandan ŝuldon kaj la jam seriozaj malfacilaĵoj por ĝia pago, kiuj daŭras ekde 2009. Fakte, en julio 2021 estis subskribita la dekunua interkonsento kun la kreditoroj de la Pariza Klubo – estrata de Hispanio – prokrasto de pago de internacia ŝuldo. Aliflanke, ekde 2016, Ĉinio fariĝis la unua komerca partnero de Kubo (tre egale al Venezuelo) kaj montris klaran intereson investi rekte en kapitalismajn kompaniojn (specife en tiu “Speciala Disvolva Zono – ZED Mariel”), kiel ĝi amase faras tra Latinameriko.

Resume, en 2021 ĉiuj elementoj por socia eksplodo koncentriĝis en Kubo:
  • ĝenerala ekonomia krizo daŭranta pli ol jardekon;
  • pligravigo de sociaj diferencoj favore al sektoroj de la loĝantaro (precipe la armeo) ligitaj al privataj ekonomiaj agadoj rilataj al eksterlanda kapitalo (en 2019 ĉirkaŭ 12% de la loĝantaro);
  • vasta kresko de prezoj de produktoj rilataj al bazaj bezonoj (manĝaĵo, akvo, energio), pro la politiko redukti ŝtatajn subvenciojn, kadre de la registara movado de kapitalisma restarigo;
  • Malprovizo de manĝaĵoj kaj medikamentoj malabundaj, limigoj kaj malprovizoj de elektroenergio;
  • loĝkrizo, post jardekoj da forlaso de publikaj loĝejoj kaj manko de helpo por la rehabilitado de privataj loĝejoj (reprezentante 88% de la tuta loĝado);
  • ĉio ĉi tio pligraviĝis en julio 2021 pro la kresto de ondo de infektoj KOVID-19, kiu streĉegis la sanan sistemon ĝis maksimumo kaj mankis en la plej malbonaj momentoj de terapia oksigeno, medikamentoj kaj kuracaj provizoj.
Fronte al la amplekso de la protestoj, neatenditaj kaj senprecedencaj en Kubo, la reago de prezidanto Miguel Días-Canel kulpis pri ĉiuj problemoj al la usona blokado, mobilizis la propran burokration por kontraŭstari amasajn manifestaciojn, subpremi per neproporcia polica perforto, blokante interretajn komunikadojn, propraaŭtoritate arestante centojn da homoj (inkluzive de CCP-aktivuloj) kaj … plifortigante la juran procezon malmunti la planitan ekonomion kaj malfermi ĝin al privatigo.

Sen maltrafi eĉ unu minuton da ŝanco, la samaj burĝaj registaroj, kiuj subtenas forte policajn ŝtatojn kaj subpremas siajn amasojn (aŭ tiujn de siaj satelitaj landoj), kiam ili protestas kontraŭ siaj propraj mizeroj, rapidis manifesti sian “solidarecon” kun kubaj protestantoj kaj ilia “konsterniĝo” de la subpremo. La hipokrita simpatio kun la mobilizoj, esprimita de Biden, Bolsonaro aŭ la gvidantoj de la landoj de Eŭropa Unio, estas taktiko, kiu havas la saman celon de la reganta burokratio: konvinki la laboristajn klasojn de Kubo kaj de la tuta Ameriko, ke la sola solvo al iliaj problemoj estas la reveno al la imperio de kapitalo, la forlaso de la “malnovaj socialismaj revoj”, la fina rezigno al la mondo libera de sociaj klasoj, de ekspluatado kaj subpremo.

Siaflanke, kun la sama restariga celo, kvankam diversmaniere, la imperiismaj burĝaj registaroj de Ĉinio kaj Rusio kondamnas la mobilizojn akuzante ilin de instrumentoj de usona imperiismo kaj subtenante la kuban registaron. Ambaŭ uzas Kubon kiel landon de interimperiisma konfrontiĝo, ne subtaksotan, konsiderante ĝian strategian lokon ĉe la marbordo de Usono. Krome, la tradiciaj estraroj de la laborista klaso adaptis al iu aŭ alia reagkampo. La laboristaj kaj socialdemokrataj partioj subtenas sian burĝaron. Rezulte de iliaj malnovaj ligoj kun la malfunkcia burokratio de Kremlo aŭ la nuna en Havano, tra la tuta planedo, la postvivantaj “komunismaj” partioj kaj la plej multaj el la reviziismaj organizoj de trockismo senkondiĉe akordigis sin kun la kuba registaro, kiu ili fraŭde prezentiĝas kiel la honesta gardanto de la konkeroj de la revolucio de 1959, nomante sian burokratian reĝimon “socialisma”.

La nova periodo de klasbataloj anoncita de la manifestacioj de julio 2021 do estos tre kompleksa, kun la rekta interveno de eksterlandaj politikaj fortoj, kies interesoj estas tute kontraŭaj al tiuj de la kuba laborista klaso kaj laboristaj amasoj. Ili nur povos atingi siajn celojn defendante la malnovajn revoluciajn konkerojn, renversante la restarigistan registaron kaj ĝian burokratian kaston, organizante revolucian ŝtaton bazitan ĉiam sur demokratie elektitaj kaj revokeblaj konsilioj de laboristoj kaj kamparanoj, batalante por disvastigi la revolucion tra la tuta Ameriko.

Kolektivo Permanenta Revolució (Aŭstrio, Francio, Hispana Ŝtato, Turkio)