Kompleta nuligo de grekaj ŝuldoj!
Unuiĝintaj Socialistaj Ŝtatoj de Eŭropo!

Elsendita la .

Konsiderante la sufokan malvastecon de siaj naciaj limoj, la ŝtatoj de la germana, franca, itala burĝecaj registaroj… en 1957 decidiĝis por la Eŭropa Unio. Ili ne decidis unuanime: ekzemple, en Francio la gaŭlista partio estis malamika al la EU. La komencaj sukcesoj de la kapitalisma EU alportis 22 landoj aliĝi al la ses pioniroj. La intenseco de komerco ene de EU kaj la dependeco de la aliaj valutoj de la D-marko motivigis la franca burĝaro en 1992 postuli ununuran valuton. Hodiaŭ 19 EU-landoj, inkluzive Grekio, pere de la Eŭropa Centra Banko (ECB), administras la eŭron.

Sed la regantaj klasoj estas nekapablaj liberigi sin de siaj naciaj ŝtatoj, uzante ilin kontraŭ siaj propraj laborantaj klasoj, sed ankaŭ kontraŭ iliaj rivaloj, inkluzive de siaj najbaroj. La reganta ideologio estas bazita ĉefe sur la tradicia naciismo. Lakone, la burĝaro montriĝis sin nekapabla unuigi Eŭropon.

La Eŭropo de kapitalistoj tiel pruvas ne nur esti nekapabla enpreni rifuĝintojn de Afriko kaj la Okcidenta Azio, ĝi ankaŭ pruvis esti nekapabla savi la plej malfortajn kapitalismojn, kiuj ne resanighis de la tutmonda kapitalisma krizo de 2007 ĝis 2009. La germana registaro hezitis helpi la grekan registaron kaj faris tion nur sub kondiĉoj kiuj pliseverigis la depresion. Ankaŭ en Grekio ekzistas klasoj: De la pruntoj de la IMF kaj la EU ĉiam profitis nur la greka kapitalo, speciale ŝipposedantoj kaj bankoj, same kapitalismaj armilaj kaj finanzaj konzernoj el Okcidenta Eŭropo kaj Usono. Ekde 2010 la troiko ECB-EC-FMI postulis speciale atakojn kontaŭ la salajrulojn. Iuj ekonomikistoj kaj amaskomunikiloj eĉ kalumnas en naŭza maniero la grekan popolon esti maldiligenta kaj parazita. Merkel, Hollande, Juncker kaj Lagarde dum pluraj monatoj pli kaj pli kreskigis sian postularon al la greka registaro: altigo de aldonvalora imposto, malaltigo de pensioj… ili ludas la sorĉiston metilernanton, same kiel kun siaj manovroj por aneksi Ukrainion al EU kaj NATO, aŭ per sia milita interveno en Irako, Libio, Sirio…

La reformismaj partioj de la aliaj eŭropaj landoj ne nur pruvis esti nekapablaj establi laboristajn registarojn en siaj landoj (kiuj estus la solaj kiuj etendus amikece la manojn al la greka laboristaro) aŭ postuli de iliaj propraj burĝaroj, la nuligon de grekaj ŝuldoj. Eĉ pli malbone: kelkaj el ili (la francia SP, la germania, la aŭstria socialdemokrataj partioj…) partoprenas burĝajn registarojn, strangolante Grekion.

Grekio siaflanke restis kapitalisma kaj do ne sukcesis eskapi el la kaptilo kaj spuri alian padon por Eŭropo. La laborista movado estas kaptito de du partioj (SYRIZA kaj KKE) evoluiiĝinta el stalinismo, kiu en 1944 perfidis la socialisman revolucion kaj ĉiam kapitulacis je sia propra burĝaro.

La KKE (Greka Komunista Partio) disigas en terura maniero la vicojn de la laboristaro, disdividas la sindikatojn kaj nutras senrespondecan ŝovinismon, kiu kredigas al la laboristoj, ke la eliro el la eŭro-monsistemo kaj el la EU utiligus al ili – kvazaŭ greka kapitalismo en naciaj limoj kaj reenkonduko de la draĥmo povus venki la ekonomian krizon kaj fremdan superregadon.

SYRIZA (Koalicio de la Radikala Maldekstro) gajnis la parlamentajn elektojn, sed tuj alianciĝis kun ANEL (Sendependaj Grekoj), ksenofobia burĝa partio (kontraŭ migrintoj kaj EU) de la tipo de Nacia Fronto, UKIP aŭ FPÖ… La parlamenta plimulto kaj ĉefministro Tsipras ne havis la kuraĝon malmunti la ŝvelan armeon, kiu aĉetadas grandskale ĉe amerikaj, francaj kaj germanaj armilkompanioj. Ili ne kuraĝis nuligi la naciajn ŝuldojn. Ili eĉ ne kuraĝis imposti la ŝipposedantojn kaj la ortodoksan eklezion, kiuj ankoraŭ ne pagas impostojn. Anstataŭe ili pretis levi la aldonvaloran imposton, tranĉi pensiojn kaj pli privatigi… sed en la okuloj de la rabema imperiisma burĝaro tio ankoraŭ ne sufiĉas!

Nek SYRIZA nek KKE starigis konsilantarojn de laboristoj, kamparanoj kaj studentoj. La kuna socia patriotismo de SYRIZA kaj KKE, ilia komuna kredo en la burĝa armeo, la senpoveco de la populara fronta registaro kaj la sekteco de la KKE ludas en la manojn de la ĉefa armea stafo kaj de la faŝismo – kiu estas ligita kun la armeo kaj la polico kaj precipe reprezentita per XA (Ora Tagiĝo). La referendumo estas senespera manovro de la registaro Tsipras, kiu restas ene de la kadro de la burĝa demokratio. La “NE” ne estos solvo por la krizo.

La monda laborista klaso bezonas en ĉiu lando internacion, kiu levas la ruĝan flagon de la ekspluatataj kaj subpremataj, rompante kun la burĝaro kaj preparas la socian revolucion. La solidareco de eŭropaj laboristoj kun iliaj gefratoj en Grekio reflektiĝas en la postulo al iliaj burĝaroj nuligi la ŝuldojn de Grekio, en batalo en la respektivaj landoj por laborista registaro de la tipo de la Pariza Komunumo de 1871 kaj por la konsilantara potenco de 1917, liberigante la vojon por socialismo, kiu nur realigos sur tutmonda skalo. La greka laboristaro bezonas internaciisman revolucian laboristan partion, kiu estas fidela al la heredaĵo de Markso, Engels, Luksemburg, Lenin, Trockij kaj Poliopoulos kaj luktante por la jenaj postuloj:

  • Ne al la plano de la troiko! Por SYRIZA-KKE registaro sen burĝa ministro!
  • Apartigo de religio kaj ŝtato! Nuligo de ŝuldoj! Eksproprietigo de la bankoj kaj grandaj entreprenoj, komencante ĉe la ŝipposedantoj! Abolo de aldonvalora imposto por nutraĵoj por la laboristaro!
  • Retiro de la NATO! Malfondo de la armeo kaj polico! Armi la popolon kontraŭ la polico kaj la faŝistoj! Demokratiajn rajtojn por rekrutoj!
  • Unueco de la grekaj laboristoj kaj la enmigrintoj! Unuigita, demokrata kaj klasbatala sindikata federacio! Komitatoj, en kiuj ĉiuj laboristoj de privataj entreprenoj, publika administrado, estas organizitaj en distriktoj kaj vilaĝoj, en universitatoj – por la laborista kaj popola kontrolo!
  • Laborista kaj kamparana registaro, bazita sur konsilioj kaj la armado de la popolo! Unuiĝinta Socialistaj Ŝtatoj de Eŭropo!

Kolektivo Permanenta Revolucio
(Francio, Aŭstrio, Peruo)
Movado Al Socialismo
(Rusio)