Aeron, aeron, malfermu la limojn!

      Komentoj malŝaltitaj ĉe Aeron, aeron, malfermu la limojn!

Komunikaĵo de la eŭropaj sekcioj de CoReP kaj la Movado al Socialismo (Rusio)

Ekde 2000, pli ol 30.000 homoj mortis, provinte atingi Eŭropon. 30% de migrantoj venas de la Meza Oriento aŭ el Nordafriko, 30% el subsahara Afriko kaj 11% de la Korno de Afriko. En 2014, du trionoj de la 5.000 mortoj de migrantoj mondskale okazis ĉe la pordegoj de Eŭropo. La mortecokvotoj pliiĝas je 2%, se rifuĝintoj alvenas tra la Kanariaj Insuloj, al 6%, se ili prenas la fuĝovojon tra Malto aŭ Lampedusa. Almenaŭ 3.000 migrantoj mortis ekde la komenco de la jaro en la mediteraneo.

En tuta Eŭropo partioj kiuj havas siajn radikojn en la laborista movado persekutas la eksterlandajn laboristojn, respektindaj burĝaj partioj rivalas faŝistiĝi kaj ksenofobiaj partioj en ksenofobio; faŝistaj bandoj atakas en Grekio kaj Germanio migrantojn; tiuj kiuj kondamnis la Berlinan Muron, nun starigas murojn al rifuĝintoj ĉe eniro al Hispanio, Britio, Hungario, Bulgario kaj ĉirkaŭ Grekio.

Kiam la limoj estos fermitaj, la migrado ne ĉesos, sed iĝos pliriska. La rifuĝintoj estas murditaj per la eŭropaj registaroj, tiuj viroj kaj virinoj en siaj laŭmeŭzuraj vestaĵoj kaj kun siaj iam kaj iam hipokritaj, kelkfoje naŭzaj paroladoj. Se registaroj malfermus la limojn, la amasmurdo finiğus. La registaroj de la eŭropaj ŝtatoj (tiuj de la Eŭropa Unio, sed ankaŭ tiuj de Svislando, Rusio, ktp) fermas siajn limojn por malriĉuloj de Sirio, Eritreo, Afganio… dum la limoj estas malfermaj por la riĉuloj, la grandaj kapitalistoj, ilia propraĵoj kaj ilia kapitalo. Forpelas eĉ eŭropajn civitanojn, kiel la malplimulton de Romaoj, kiun volis jam detrui la nazioj kune kun la judoj de Eŭropo.

Homa migrado ĉiam ekzistis. Nuntempe estas 3,5 milionoj britaj, 1,7 milionoj francaj ŝtatanoj elmigrintoj: ili vivas portempe aŭ definitive eksterlande, pro familiaj aŭ profesiaj kialoj.

Por protekti la interesojn de siaj multnaciaj konzernoj, kiuj povas elrabi kaj ekspluati tutmonde, la eŭropaj kaj usona registaroj proprigas intervenojn politikajn kaj militajn eksterlande. Ili protektas la islamismajn reĝimojn en la Golfo (Sauda Arabio, Kataro, ktp), kiuj disvastiĝas la salafismon trans la globo, kaj financas la islamistan reakciulojn (islama frateco, ĝihadistoj). Usono konkeris Irakon kaj Afganion, Francio bombardis Libion. Kiam la siria popolo leviĝis kontraŭ la despota reĝimo de Assad, ĉi tiu bombis helpe de Irano kaj Rusio la propran loĝantaron. Tio kondukis al kronikaj militoj en Afganio, Sirio kaj Irako, al la apero de totalismaj reĝimoj (Daech) … kaj milionoj da pliaj rifuĝantoj. Tiuj estas ĉefe alsorbitaj en la apudaj landoj: Libano (1,1 milionoj sirianoj), Jordanio (0,6 milionoj), Turkio (1,9 milionoj)… La malplimulto kiu elmigris al Eŭropo, ofte estas enpremitaj en la plej malriĉaj partoj de la sudo kaj oriento de Eŭropo.
Limofermaĵoj ne nur kaŭzas tragediojn, ili klivas daŭrigeblan laboristan klason kaj malfortigas la sindikatojn. La plejmulto de la enmigrintaro estas studentoj kaj salajruloj kiuj vojaĝas kun aŭ sen iliaj familioj. Se ili kontraŭleĝe transiras la limojn de Usono, Eŭropa Unio, ktp, ili estas sen dokumento. Krom la konstanta timo kiu ronĝas ilin, ili estas devigitaj akcepti salajrojn kaj kondiĉojn kiuj malfortigas la tutan laboristan klason.
Ni devas rekonekti kun la tradicioj de proleta internaciismo kaj konstrui revolucian laboristan internacion. En tuta Eŭropo sindikatoj kaj ĉiuj laboristaj partioj devas postuli:

  • Fermo de la kampadejoj! Plenaj vojaĝajn, restadajn kaj laborajn rajtojn por ĉiuj migrantoj kaj iliaj familioj! Plenan restadorajton por studentoj kiuj studas en Eŭropo aŭ partoprenantas en trejnadoj!
  • Samaj rajtoj – inkluzive politikaj – por ĉiuj laboristoj!
  • Haltu la bombadon de Sirio per la armeoj de Usono, Belgio, Anglio, de Danio, Francio kaj Nederlando!/li>
  • Haltu la persekutadon de rifuĝintoj kaj Romaoj per la polico! Abolo de ĉiuj ksenofobiaj leĝoj!
  • Organizo de komuna defendo de migrantoj kaj laboristoj kontraŭ polica subpremo kaj faŝismaj kaj rasismaj atakoj.
  • 4-a septembro 2015
    Grupo Klasbatalo / Aŭstrio, Groupe marxiste Internationaliste / Francio, Movado Al Socialismo / Rusio