{"id":70,"date":"2020-03-18T12:00:00","date_gmt":"2020-03-18T11:00:00","guid":{"rendered":"http:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/?p=70"},"modified":"2020-06-01T16:17:39","modified_gmt":"2020-06-01T14:17:39","slug":"antau-la-kombinita-krizo-de-la-publika-sano-kaj-de-la-kapitalisma-ekonomio","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/2020\/03\/18\/antau-la-kombinita-krizo-de-la-publika-sano-kaj-de-la-kapitalisma-ekonomio\/","title":{"rendered":"Anta\u016d la kombinita krizo de la publika sano kaj de la kapitalisma ekonomio"},"content":{"rendered":"<div id=\"corps_texte\">\n<h3>1<\/h3>\n<p>La tuta mondo frontas al kreskado de pandemio de tia enverguro, ke balda\u016d la produkta sistemo de kompletaj landoj kolapsi\u011dos dum monatoj. \u0108inio kaj Koreio estis la unuaj; post ili, \u011di trafas Iranon kaj Italion, kaj anta\u016dvideble multajn aliajn landojn en la tuta planedo.<br \/>\n<!--more--><br \/>\nLa kapitalisma ekonomia krizo jam alproksimi\u011dis anta\u016d ol la apero de la kronviruso. Al tiu situacio supermeti\u011dis la subita paralizo de la \u0109ina ekonomio, kiu estas tre grava tutmonde pro \u011dia rolo de dua monda potenco kaj \u2013 interalie \u2013 precipa liveranto de krudaj materialoj por la industriaj \u0109enoj de la tuta mondo. Krome, en \u0109iu lando, kie la pandemio disvolvi\u011das, la loka ekonomio halti\u011das kaj per la kreskado de la malsano kaj per la necesaj soci-sanitaraj aran\u011doj por \u011dia haltigo.<\/p>\n<p>La landlimoj fermi\u011das, la monda turismo kaj la borsoj abrupte falas&#8230; En \u0109iuj landoj oni anoncas amasajn maldungojn, kiuj trafas kompletajn sektorojn: aera kaj tera transportoj, a\u016dtomobila industrio, turismo, hotela industrio, spektakloj, sportoj&#8230;<\/p>\n<h3>2<\/h3>\n<p>La sanitara krizo aperis post jardekoj kun reduktadoj de rimedoj, mal\u015dtatigadoj kaj kreskanta labora necerteco en la sistemoj de publika sano, tie, kie ili ekzistis. Multaj laboristoj ne havas medicinan \u015dirmon: centoj da milionoj da mingong\u00ad oj (migrantoj ene de \u0108inio), dekoj da milionoj da dungitoj de Usono, centoj da miloj da salajruloj kaj memstaruloj, da malri\u0109aj kamparanoj el la kvin kontinentoj&#8230; Nenie ekzistas sufi\u0109aj hospitaloj nek san- laboristoj. Ne ekzistas sufi\u0109a produktado de spiriloj nek de oksigeno, kiuj estas forte bezonataj por la malsanuloj de la COVID-19. La produktado kaj la prezo de la plej granda parto de la kuraciloj kaj medikamentoj trovi\u011das sub patentoj, kiuj apartenas al la grandaj farmaciaj firmaoj&#8230; La sanitara krizo kombini\u011das kun severega ekonomia krizo, kiun la bur\u011daro intencas komplete faligi sur la laboristan lo\u011dantaron.<\/p>\n<p>Tiaj cirkonstancoj prilumas la grandajn kontra\u016ddirojn, kiuj karakterizas la kapitalismon:<\/p>\n<ul>\n<li>La vera celo de la kapitalisma produktado ne estas kontentigi la homajn bezonojn kun la minimuma difekto al la natura medio, sed grandigi la kapitalvaloron (la ser\u0109o de la privata profito), kiu faciligas aperon de novaj virusoj, kontra\u016d kiuj la homoj ne havas imunan defendon.<\/li>\n<li>La privata proprieto de la produkt- rimedoj kaj la inter-kapitalista konkurenco malpermesas racie fronti al problemoj, kiuj trafas la plene sociigitan kaj internaciigitan produktadsistemon.<\/li>\n<li>La anar\u0125io de la kapitalisma produktado estas neakordigebla kun la kontentigo de la ur\u011daj necesoj de la socio, kiuj bezonas planadon kaj anta\u016dvidon.<\/li>\n<li>La bur\u011da potenco, bazita sur naciaj \u015dtatoj, ne povas rapide kaj efike alfronti pandemion, kiu ne konas landlimojn, kaj kiu bezonas, por \u011dia rapida reduktado, kunordigitan tutmondan respondon, kiu estu bazita nur sur kriterioj kaj sciencaj kaj de homa solidareco.<\/li>\n<\/ul>\n<h3>3<\/h3>\n<p>La respondo de la kapitalismaj \u015dtatoj estas \u011duste la kontra\u016da al tiu necesa, tiel ili malkovras sian naturon: esti iloj de subpremo de unua klaso kontra\u016d \u0109iuj aliaj. En \u0109iu lando, oni ne faras la protektajn kaj haltigajn aran\u011dojn, kiam estas necesa la defendo de la nacia kaj internacia publika sano, sed kiam jam evidenti\u011das, ke la ekonomia nacia kosto pro ne tion fari estas pli granda ol tiel agi.<\/p>\n<p>En \u0108inio, Koreio, Irano kaj nun en E\u016dropo kaj Usono, ni konstatas kiel klare necesaj aran\u011doj estis prokrastitaj, dum oni kalkulis kiel ili influis aktualajn kaj estontajn naciajn profitojn por la firmaoj. Finfine, ekonomia difektego ne povas esti evitata, kaj krome la malsano havas kelkajn (a\u016d multajn, la\u016d la lando) altvalorajn tagojn por disvasti\u011di libere, multobligante sian amplekson.<\/p>\n<p>Unu post la alia, \u0109iuj \u015dtatoj pledas por naciismo kaj postulas sanktan kuni\u011don inter M AJO \u2212 J UNIO 2020 | Sennaciulo | 11la amasoj por pagi al ili la \u015duldon, kiu estos generita, estos la da\u016drigo de la afliktoj de la epidemio. 5 klasoj. Ili deklaras \u201cstatojn de krizo\u201d, kiuj donas al la subpremaj korpoj kaj al la armeo preska\u016d senliman potencon super la lo\u011dantaro. Tiamaniere, la bur\u011da \u015dtato trejni\u011das por la civila milito kaj el la laboristaj klasoj faras simplan brutaron, kiun \u011di gvidas kaj super kiu \u011di regas tiel ke ili eltenu, en la plej granda silento, la grandan suferon, kiun la epidemio mem signifas, la kolapson de la publikaj sanitaraj sistemoj, la severajn aran\u011dojn pri izolado kaj la ekonomian disfalon, kiu disvolvi\u011das.<\/p>\n<h3>4<\/h3>\n<p>\u0108i tio estas \u0109io, kion la kapitalisma sistemo povas proponi al ni anta\u016d katastrofo: privata profito koste de publika sufero, subpremo kaj socia kontrolo \u011dis deliro.<\/p>\n<p>Kiel en \u0109iu krizo de la kapitalismo, la bu\u011detaj limoj de la \u015dtatoj malaperas; ili estas anstata\u016digitaj per senlimaj donacoj al kapitalistaj grupoj. Efektive, kaj en \u0108inio kaj en la trafitaj plej ri\u0109aj landoj, la eksplicita timo pri socia eksplodo devigas registarojn fari kelkajn ekonomiajn aran\u011dojn por malebligi krutan falon en mizero de grava parto de la laborista lo\u011dantaro (laborista klaso kaj etbur\u011daro). Sed \u0109iu \u0109i mono, plus tiu, kiu estas donata al la firmaoj, estos lar\u011de pagitaj de la laboristoj tuj post kiam la sanitara krizo pasos kaj la \u201cnormalaj\u201d produktado kaj ekspluatado rekomencos. La malri\u0109i\u011do de la amasoj por pagi al ili la \u015duldon, kiu estos generita, estos la da\u016drigo de la afliktoj de la epidemio.<\/p>\n<h3>5<\/h3>\n<p>Fronte al \u0109iu \u0109i barbareco, organiza\u0135oj, kiuj postulas la defendon de la laboristoj, paralizas \u0109iun respondon. Partioj kaj sindikatoj fermas vicojn kun registaroj kaj kunlaboras kun la militarismo de la potenco. Sed la laborista klaso ne akceptu, ke la klasa malamiko mastrumu la krizon kontra\u016d \u011di. Estas necesa la tuja unueco de \u0109iuj organizoj en la laborista movado favore al la depostuloj esencaj por la supervivado de la plimulto:<\/p>\n<ul>\n<li>Senpaga aliro al \u0109iuj sanservoj kaj medikamentoj, inkluzive enhospitalan nutradon.<\/li>\n<li>Eksproprietigo senpage de \u0109iuj privataj rimedoj por batali kontra\u016d la pandemio (privata sano, grandaj hotelaj \u0109enoj, fabrikoj de apotekaj produktoj&#8230;).<\/li>\n<li>Definitiva starigo de senpaga kaj kompleta medicina \u015dirmosistemo por \u0109iuj laboristoj en la mondo.<\/li>\n<li>\u0108esigo de salajraj kotizoj. \u015ctatoj kaj mastroj, forigu viajn manojn de la kaso de la Sociala Asekuro! Senlima financado de sanitaraj kaj socialaj protektaj aran\u011doj per uzado de \u0109iuj parazitaj \u015dtataj bu\u011detaj eroj, unualoke la militaj kaj subpremadaj elspezoj, la financado de religioj kaj de \u0109iuj senutilaj institucioj (t.e. monarkio, senato&#8230;).<\/li>\n<li>Socialigo sen kompenso, sub labor- ista kontrolo, de \u0109iuj bankoj por disponigi \u0109iujn ekonomiajn rimedojn al socialaj bezonoj.<\/li>\n<li>Malpermeso de \u0109iuj maldungoj. Garantio pri enspezo de 100% el la salajro dum la tuta tempo de la krizo.<\/li>\n<li>Garantio de man\u011da\u0135o, sanitaraj kaj socialaj zorgoj al la tuta lo\u011dantaro, kiu bezonas ilin.<\/li>\n<li>Liberigo de la devo iri al la laborejo por \u0109iuj gepatroj kun infanoj hejme.<\/li>\n<li>Tuja moratorio pri \u0109iuj pagoj de la laboristaj familioj: hipotekoj, lupagoj, bazaj provizoj (akvo, energio, komunikiloj). Malpermeso pri eldomigoj de familioj. Garantio de lo\u011dado por la tuta lo\u011dantaro.<\/li>\n<li>Internacia kunlaboro, sub la kontrolo de la laboristoj, por la esplorado, la distribuado de ekipa\u0135oj kaj medikamentoj ktp. Organizo de laboristoj kontrolu la mastrumadon de la tuta sanitara krizo (necesa produktado, sano, humana helpo por la lo\u011dantaro en risko) kun garantioj de sekureco por la sanaj kaj la malsanaj homoj.<\/li>\n<li>For la subpremaj korpoj kaj la armeo el la lo\u011dlokoj! Memorganizado de la laboristoj kaj la najbaroj por kontroli la plenumadon de la aran\u011doj necesaj por \u0109esigi la pandemion.<\/li>\n<\/ul>\n<p>La seriozeco de la tuja situacio postulas rapidan respondon. Sed oni anka\u016d rigardu al la estonto. La pli konsciaj elementoj de la laborista klaso devas voki \u011din, por ke \u011di organizi\u011du por fari\u011di alternativo al la reganta klaso, por proponi al la homaro destinon alian ol la konstanta katastrofo, kiu estas la kapitalisma sistemo por la plejmulto el la lo\u011dantaro. Ne estas opcio:<\/p>\n<p><b>Tutmonda socialismo a\u016d barbareco!<\/b><br \/>\n<center><br \/>\n<b>KOLEKTIVO REVOLUCIO PERMANENTA \u2013 C O R E P<\/b> (Germanio, A\u016dstrio, Kanado, Hispana \u015ctato, Francio, Turkio)<br \/>\n<b>Fra\u00e7\u00e3o Trotskista \u2013 Vanguarda Prolet\u00e1ria<\/b> (Brazilo)<br \/>\n18-a de marto 2020<br \/>\n<\/center><\/div>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>1 La tuta mondo frontas al kreskado de pandemio de tia enverguro, ke balda\u016d la produkta sistemo de kompletaj landoj kolapsi\u011dos dum monatoj. \u0108inio kaj Koreio estis la unuaj; post&#8230; <a href=\"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/2020\/03\/18\/antau-la-kombinita-krizo-de-la-publika-sano-kaj-de-la-kapitalisma-ekonomio\/\">Legu pli &raquo;<\/a><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[1],"tags":[],"class_list":["post-70","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-non-classe"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/70","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=70"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/70\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":71,"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/70\/revisions\/71"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=70"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=70"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=70"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}