{"id":113,"date":"2025-05-01T12:00:35","date_gmt":"2025-05-01T10:00:35","guid":{"rendered":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/?p=113"},"modified":"2025-05-04T19:49:10","modified_gmt":"2025-05-04T17:49:10","slug":"se-vi-volas-pacon-preparu-vin-por-revolucio","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/2025\/05\/01\/se-vi-volas-pacon-preparu-vin-por-revolucio\/","title":{"rendered":"Se vi volas pacon, preparu vin por revolucio!"},"content":{"rendered":"<div id='corps_texte'>\n<h3>La ofensivo de la usona imperiismo<\/h3>\n<p>La usona imperiismo, kiu estis hegemonia ene de la monda kapitalisma sistemo \u0109e la fino de Dua Mondmilito, malkreskas fronte al siaj konkurantoj, precipe la \u0109ina imperiismo. Do, kunliganta al Trump, unu frakcio de la usona bur\u011daro decidis preni fortajn rimedojn kaj ne plu zorgi pri la monda ordo.<\/p>\n<p><quote class=\"citations\">La postmilita monda ordo ne nur estas malaktuala: \u011di jam estas armilo, kiu estas uzata kontra\u016d ni. Ok jardekojn poste, denove, ni estas vokitaj krei liberan mondon el \u0125aoso. \u011ci ne estos facile. Kaj tio estos neebla sen forta kaj memfida Usono, kiu enga\u011di\u011das kun la mondo denove metante niajn kernajn naciajn interesojn super \u0109io alia. (Marco Rubio, Sekretario de \u015ctato, 15-a de januaro 2025).<\/quote><\/p>\n<p> Kaj brutale ili tion faras, flankenpu\u015d\u011danta siajn iamajn aliancanojn kaj subpremante la suverenecon de pli malfortaj landoj: plena komerca milito, teritoriaj postuloj, ser\u0109ado de interkonsento kun la rusa imperiismo sur la dorsoj de la ukrainoj kaj prirabado de Ukrainio, kaj plena subteno al Israelo en la masakro kaj elpelo de la palestinanoj. Tiun \u0109i agreseman internacian politikon interne akompanas amasaj kaj kunordigitaj atakoj kontra\u016d migrantoj, kontra\u016d publikaj dungitoj, kontra\u016d publika sano kaj socia sekureco, kontra\u016d civitanaj liberecoj, rajtoj de virinoj, malplimultoj, ktp., kontra\u016d mediprotektado, kontra\u016d katastrofpreventado, kontra\u016d universitatoj, scienco kaj esplorado&#8230;<\/p>\n<h3>Grava problemo en la klasbatalo en la koro de Usono<\/h3>\n<p> Por internaciismaj komunistoj, \u011duste la mobilizado de la tuta usona laborista klaso, kolektigante subprematajn malplimultojn kaj plimulton de studenta junularo, povas venki, la\u016d la jenaj principoj: Ne tu\u015du enmigrintojn, sindikatajn rajtojn, malplimultojn, virinajn rajtojn, studentojn, publikajn servojn, socialasekuron, \u0109iujn publikajn liberojn, ktp.! Por la aktiva defendo de la medio kontra\u016d la predantaj interesoj de firmaoj de grandaj hidrokarbonoj, de armiloj, de kemioj, de teknologiaj servoj, ktp.<\/p>\n<p> Kontra\u016d la militarigo de landlimoj! Da\u016dra milita helpo al Ukrainio!. Malsupren kun la proponita kolonia traktato por konfiski la ri\u0109a\u0135on de Ukrainio!. Neniun plian armilon, neniun  plian dolaron por Israelo! Por la fermado de \u0109iuj usonaj militbazoj eksterlande kaj la reveno hejmen de \u0109iuj soldatoj, \u015dipoj kaj aviadiloj. Neniu dolaro por subteni la usonan imperiisman militistan dominadon en la mondo.<\/p>\n<p> Neniu teritoria postulo a\u016d aneksad-minaco por Gronlando, Kanado, Panamo!. Rompo de sindikatoj kaj organizoj de la subprematoj kun la bur\u011daj partioj (Demokrata Partio, Respublikana Partio, Verda Partio, ktp.)!. Unui\u011dinta fronto de laboristoj por organizi kaj centraligi reziston. Laborista memdefendo de manifestacioj, strikoj, laboristaj kaj studentaj asembleoj kontra\u016d la policanoj kaj fa\u015distoj!. Por malfermi tiun \u0109i perspektivon de batalo, estas ur\u011de, ke aktivuloj, kiuj celas formi revolucian laboristan partion, regrupi\u011du en Usono.<\/p>\n<h3>La provo dividi Ukrainion inter rusa imperiismo kaj usona imperiismo.<\/h3>\n<p>De la rusa flanko, Putin establis militekonomion je la kosto de la laboristaro. Li plifortigas subpremon. La rusa proletaro havas neniun intereson alfronti sian ukrainan najbaron. Li povus haltigi la imperiisman militon, kion sia bur\u011daro faras. Al li mankas revolucia organiza\u0135o, kiu rekonekti\u011dus kun la Bol\u015devika Partio de 1917, kiu gvidus la batalon kontra\u016d Putin. Liberigu \u0109iujn kontra\u016dulojn de la milito, demokratiajn liberojn!. Retiro de rusaj trupoj, redono de konkeritaj teritorioj de Ukrainio!. Soldatoj de la fronto, turnu viajn armilojn kontra\u016d viaj generaloj kaj postulu tujan \u0109esigon de la malamikecoj!<\/p>\n<p> La revoluciuloj senkondi\u0109e subtenas la rajton de Ukrainio defendi sin kontra\u016d rusa agreso. Sed la registaro de Zelenskij faras militon uzante la metodojn de la kompradora bur\u011daro, kombinante \u015dovinisman ideologion, profitismon, servemecon al usona imperiismo, specialan traktadon, limigojn de demokratiaj liberecoj, kaj \u0109iajn premojn sur la proletaro. Demokrataj liberecoj, inkluzive por soldatoj, nuligo de la kontra\u016dlaborista le\u011daro de Zelenskij, nuligo de privatigoj!. Milita trejnado, armado de laboristoj kaj direktado de milito kaj pacnegocadoj sub la kontrolo de laboristaj kaj kamparanaj organiza\u0135oj!. Voko al la rusa proletaro, al proletara internaciismo por haltigi la militon!<\/p>\n<h3>Israelo rekomencas genocidon en Gazao<\/h3>\n<p>Israelo jam ne plu e\u0109 zorgas pri la fikcio de la Oslo-Akordoj, kiuj permesis al \u011di, surbaze de la kapitulaco de la PLO, da\u016drigi sian koloniigon ka\u015dante sin malanta\u016d la mira\u011do de la kreado de du \u015dtatoj. \u011cia celo estas la kompleta aneksado de CisJordanio kaj la Gaza-strio, la masakro kaj elpelo de palestinanoj, kaj la permanenta milita okupado de la siriaj Golan-alta\u0135oj kaj Sud-Libano. Okcidentaj imperiismaj \u015dtatoj da\u016dre liveras armilojn al Israelo, kiu rekomencis bombadi la gazan lo\u011dantaron, masakri civilulojn kaj ka\u016dzi detruon, post denove fortran\u0109i \u0109ian aliron al nutra\u0135helpo kaj detrui la lastan elektrocentralon, kiu provizis sensaligon. Unui\u011dinta Laborista Fronto organizu bojkoton de armilliveroj al Israelo kaj \u0109iaj specoj de lo\u011distika subteno!. Ne estos paco en Palestino sen la malmuntado de la cionisma \u015dtato, sen demokratia, mult-etna, multlingva, sekulara kaj socialisma Palestino. Por la laborist-kamparana registaro en Palestino!. Por Socialisma Federacio de la Proksima Oriento!. Jen la perspektivo por la palestina proletaro same kiel por la juda proletaro, kiu devas rompi kun Cionismo.<\/p>\n<h3>Komerca milito plifruigas tutmondan ekonomian krizon kaj anta\u016dsignas armitajn koliziojn.<\/h3>\n<p> Trump ekigis la komercan militon, pliseverigante kontra\u016ddirojn kun aliaj bur\u011daroj kaj ene de la usona reganta klaso. La rezulto estas \u0125aosa ekonomia politiko fokusigita sur tarifplialtigoj, kiuj neeviteble plifruigos la dislokigon de internaciaj proviz\u0109enoj, malkreskon de tutmonda produktado kaj internacia komerco, kaj revigli\u011don de inflacio. \u0108ina imperiismo, jam troproduktanta kaj preska\u016d malpermesita de la usona merkato per 145%-a imposto, neeviteble okupi\u011dos pri e\u0109 pli furioza konkurenco por vendi siajn varojn. En la imperiismaj metropoloj kiel en la regataj landoj estas \u0109efe la proletaro,  kiu pagos la prezon. \u0108iuj reformistoj, kiuj tute ne pridubas kapitalismon, sed pledas, kun sia bur\u011daro, por la defendo de nacia (a\u016d regiona) produktado per la starigo de doganaj baroj, nur instigas \u0109i tiun mar\u015don al krizo. Ekonomia milito anta\u016das la militon mem.<\/p>\n<p> Militarismo havas detrueman ekologian efikon. Estontaj generacioj riskas ne nur la tujan detruon de homaj vivoj, kripligojn kaj psikologian tra\u016dmaton ka\u016dzitajn de perforto, la detruon de hejmoj, infrastrukturo kaj agrikultura tero, sed anka\u016d da\u016dran poluadon.  <\/p>\n<p>\u0108ie, por financi militajn elspezojn, la regantaj klasoj intensigas siajn atakojn kontra\u016d la laborista klaso, kontra\u016d \u0109iuj sociaj gajnoj, kontra\u016d publikaj servoj, kontra\u016d la plimulto de la etbur\u011daro. Naciismo kaj protektismo, ksenofobio kaj rasismo, klerikalismo kaj religia fundamentismo, maskulinismo kaj malamikeco al virinaj rajtoj, malamo al malplimultoj (religiaj, etnaj, seksaj), da\u016dra detruo de la medio, konspiraj teorioj kaj kontra\u016dvakcina obskurantismo&#8230; estas la standardoj de reakcio. La tradiciaj bur\u011daj partioj fari\u011das pli kaj pli reakciaj, kaj mem estas defiataj de la apero de fa\u015distemaj, e\u0109 fa\u015distaj partioj. La bur\u011daj laboristaj partioj, kiuj nomis sin reformismaj, jam ne povas certigi senchavajn reformojn. La sorto de subpremataj popoloj (palestinanoj, kurdoj, ktp.) kaj etnaj malplimultoj (nigruloj en Usono, turkoj en Germanio, araboj en Francio, alavitoj en Sirio, ka\u015dmiranoj en Barato, ktp.) emas plimalboni\u011di.<\/p>\n<h3>La \u0109efa malamiko estas en nia lando<\/h3>\n<p>  La gelaboristoj produktas la tutan ri\u0109econ de la socio el la naturo. Ili havas la eblecon malhelpi la katastrofon. Al ksenofobio, rasismo, naciismo kaj protektismo, ni kontra\u016dstaru la plenan liberecon de movi\u011do kaj setlado por \u0109iuj migrantoj, la forigon de landlimoj, proletaran internaciismon kaj la konstruadon de monda socialismo!. Nek nacia unueco nek sankta kuni\u011do \u0109irka\u016d bur\u011daj registaroj kaj iliaj militaj bu\u011detoj! Unui\u011dinta laborista fronto de \u0109iuj organiza\u0135oj pretendantaj esti laboristaj kontra\u016d militaj bu\u011detoj!. Neniu parlamentano vo\u0109donu por la milita bu\u011deto!.<\/p>\n<p>Milito kontra\u016d imperiisma milito!. Eblas fini \u0109i tiun tutan putran sistemon, limigi la median krizon kaj preventi mondmiliton se, trans limoj, la avangardo de laboristoj regrupi\u011das en revolucia laborista internacio. En \u0109iu \u015dtato, la Internacio helpos konstrui bol\u015devikan partion por gvidi la lukton kontra\u016d \u0109ia subpremo, por eksproprietigi la grandan kapitalon kaj detrui la bur\u011dan \u015dtaton, por establi laboristajn registarojn bazitajn sur konsilioj.<\/p>\n<h3>Proletoj el \u0109iuj landoj, unui\u011du!<\/h3>\n<\/div>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>La ofensivo de la usona imperiismo La usona imperiismo, kiu estis hegemonia ene de la monda kapitalisma sistemo \u0109e la fino de Dua Mondmilito, malkreskas fronte al siaj konkurantoj, precipe&#8230; <a href=\"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/2025\/05\/01\/se-vi-volas-pacon-preparu-vin-por-revolucio\/\">Legu pli &raquo;<\/a><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[1],"tags":[],"class_list":["post-113","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-non-classe"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/113","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=113"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/113\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":114,"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/113\/revisions\/114"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=113"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=113"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=113"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}