{"id":108,"date":"2025-02-24T12:00:10","date_gmt":"2025-02-24T11:00:10","guid":{"rendered":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/?p=108"},"modified":"2025-03-03T20:22:36","modified_gmt":"2025-03-03T19:22:36","slug":"usona-kaj-rusa-imperiismoj-konsentas-al-la-dorsoj-de-la-ukrainaj-popoloj-2","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/2025\/02\/24\/usona-kaj-rusa-imperiismoj-konsentas-al-la-dorsoj-de-la-ukrainaj-popoloj-2\/","title":{"rendered":"Usona kaj rusa imperiismoj konsentas al  la dorsoj de la ukrainaj popoloj"},"content":{"rendered":"<div id='corps_texte'>\nLa 12-an de februaro, Trump anoncis, ke li konsentas kun Putin pri lan\u0109i interparolojn celantajn al fajroestingado e\u0109 sen konsulti la ukrainan registaron a\u016d la e\u016dropanojn. Lia \u015dtata sekretario pri defendo deklaris, ke Ukrainio devu sindeteni de integri\u011do en OTAN,  ke la reveno al la landlimoj en 2014 estis &#8220;nerealisma&#8221;, kaj, ke nek Usono nek OTAN estus tiam armee implikitaj en Ukrainio por certigi la efektivigon de la interkonsento, \u0109ar \u0109i tiu rolo estu devo de e\u016dropaj landoj.<\/p>\n<p>La la sama tago, la usona trezorej- sekretario, dum voja\u011do al Kievo, petis al Zelensky tujan subskribon de leona interkonsento, kiu kondi\u0109u la da\u016drigon de la usona helpo al rajto de Usono pri ekspluatado de la strategiaj mineraloj de Ukrainio valorantaj pli ol 500 miliardojn da dolaroj. Fakte, krom nafto kaj gaso, la ukraina subgrundo estas ri\u0109a je litio, uranio, titanio kaj grafito, kiuj estas ankora\u016d grandparte subekspluataj pro milito kaj disfalo de industria kapablo. Por Trump, tio ne estas alia ol repago de usona helpo. Sed kio estas elspezita sumi\u011das maksimume 185 miliardoj USD, inkluzive de 65 miliardoj USD en milita helpo, kiu fakte respondas al federaciaj subvencioj donitaj al usonaj kapitalismaj armilgrupoj por liveri armilojn al Ukrainio. Kiel Zelensky rifuzis subskribi \u011din, Trump avertis:<\/p>\n<p><quote class=\"citations\">Neelektita diktatoro, Zelenskij devus hasti a\u016d al li ne restos iu ajn lando. [\u2026] Reflektu pri tio, ke modeste sukcesa komikulo, Volodymyr Zelensky, persvadis la usonan registaron elspezi 350 miliardojn da dolaroj por impliki en militon, kiun li ne povas gajni, milito, ke neniam devus esti komencita, sed milito, kiu, sen la usona registaro kaj TRUMP, li neniam povos solvi. (Trump, Truth Social, la 19-an de februaro)<\/quote><\/p>\n<p>Sen usona helpo, Ukrainio, kiu jam alfrontas grandajn malfacila\u0135ojn kontra\u016d la rusa armeo,  ne havas iun ajn eblecon por bone rezisti longtempe. La provizoj de militaj ekipa\u0135oj kaj municioj provizitaj de la diversaj e\u016dropaj \u015dtatoj ne povos substitui tion, almena\u016d en la mallonga lim-tempo.<\/p>\n<p>Sed, post tri jaroj da furiozaj bataloj, la tempo nun fini\u011das por la malfortigita Ukrainio. Unuflanke la rusa imperiismo pligrandigas sian militan premon \u0109e la frontlinio kaj tra la tuta lando per siaj dronoj kaj misiloj; aliflanke la makzeloj de la usona imperiismo fermi\u011das sur sia ri\u0109eco. La 20-an de februaro, la usonulo speciala sendita al Ukrainio avertis Zelensky, ke aliro al la satelita reto Starlink de Elon Musk, kiu estas esenca por la komunikado de lia militistaro, povus esti fortran\u0109ita, se la minerala interkonsento ne estos subskribata. Zelensky jam koncedis la 21-an de februaro, ke la usonaj kaj ukrainaj teamoj laboras kune pri interkonsento, kaj Trump diris, ke li atendas, ke interkonsento estu subskribita &#8220;en relative mallonga tempoda\u016dro&#8221;.<\/p>\n<p>La 18-a de februaro, kaj rusa kaj usona eksteraferaj ministroj konsentis en Riado establi konsultan mekanismon kaj nomumi intertraktantojn por starigi kondi\u0109ojn por paco en Ukrainio. La ukraina registaro ne estis invitita al tiuj interparoloj, nek tiuj de e\u016dropaj landoj.<\/p>\n<p>La \u0135us lan\u0109ita procezo iras preter la solan aferon de Ukrainio. Akordigante la finon de la milito al la dorso de la ukraina popolo, sed \u0109efe rompante sian stretan aliancon kun la aliaj imperiismaj landoj de E\u016dropo, la usona potenco volas malfermi novan vojon en la internaciaj rilatoj. Post devigado de e\u016dropaj landoj por efektivigi sankciojn kontra\u016d Rusio, kiuj multe pezigis la ekonomiojn de EU, la nova usona administracio nun diras, ke sekreta interkonsento kun Putin estu preska\u016d farita. Kaj li aldonas, por la atento de la koncernaj registaroj, ke Usono lasos en la manoj de e\u016dropaj bu\u011detoj la plimulton de la militaj elspezoj, kiuj garantias la nunan imperiisman ordon. Same kiel en la kazo de Kanado kaj Meksiko, kiuj estis devigitaj pagi por la militigo de siaj komunaj landlimoj, Trump levas la trempitan vualon de dolaroj, kiu \u011dis nun kovris la rilatojn de Usono kun \u011diaj &#8220;aliancanoj&#8221;:<\/p>\n<p>Oni ne demandas la opinion de vasaloj pri gravaj demandoj. Ili estas nur petataj pagi por la protekto de la majstro.<\/p>\n<p>Sankcioj kontra\u016d Rusio balda\u016d fini\u011dos, do tempo venas por profitaj komercaj interkonsentoj! Dum rusa eksterafera ministro Lavrov bonvenigis en Riado la &#8220;<em>fortan intereson forigi artefaritajn obstaklojn al la disvolvi\u011do de reciproke utila ekonomia kunlaboro<\/em>&#8220;, lia usona ekvivalento Rubio aldonis: &#8220;<em>Ekzistas eksterordinaraj \u015dancoj por partnereco<\/em>.&#8221;<\/p>\n<p> La forto de la usona imperiismo, ekonomia, armea kaj, teknologia, ne estas komparebla kun tiu de la rusa imperiismo. La MEP de Rusio, 2,050 miliardoj USD en 2024, estas nur unu dekkvinono de tiu de Usono, 29,167 miliardoj USD. Sed kion Trump ser\u0109as nome de usona imperiismo ne limi\u011das al la perspektivo prirabi Ukrainion de \u011diaj metaloj kaj raraj teroj, nek fini interkonsentojn kun rusaj kapitalistoj. \u011ci celas malfortigi  E\u016dropan Union kaj rompi la aliancon, kiun al rusa imperiismo estis devigita formi kun \u0109ina imperiismo por rezisti premojn de usona kaj e\u016dropa imperiismoj post de\u0109enigado de la milito en Ukrainio.<\/p>\n<p>La intereso de la rusa \u015dtato estas evidenta. La interkonsento kiel \u011di emer\u011das permesus al \u011di eliri kiel venkinto de la milito, ke la rusa \u015dtato de\u0109enigis, e\u0109, se \u011di ne konkeris la tutan Ukrainion, por plifirmigi siajn teritoriajn gajnojn, kiuj reprezentas \u0109irka\u016d 20% de Ukrainio, por provizore forigi la minacon de NATO, malstre\u0109i la tenon de internaciaj sankcioj pezigantaj \u011dian ekonomion, pliigi la premon en la najbaraj landoj, dividi E\u016dropan Union&#8230;<\/p>\n<p>La e\u016dropaj imperiismaj registaroj (inkluzive  la brita) estas konfuzitaj de \u0109i tiu renversi\u011do de la usona imperiismo. Macron ur\u011de kunvenigis la 17-a de februaro la registar-estrojn de Germanujo, Unui\u011dinta Re\u011dlando, Italujo, Pollando, Hispanujo, Nederlando kaj Danujo, kaj anka\u016d la prezidanton de E\u016dropa Konsilio kaj la prezidanton de E\u016dropa Komisiono kaj la \u011deneralan sekretarion de NATO, aldonante aliajn e\u016dropajn \u015dtatojn la 19-an, por provi trovi komunan pozicion kaj sin altrudi \u0109e la intertrakta tablo. Kvankam Francujo kaj Britujo pripensis sendi trupojn al Ukrainujo, supozeble por garantii la batalhalton, Britujo \u015dan\u011dis sian opinion la sekvan tagon, indikante, ke tio ne povus okazi sen militaj garantioj de Usono&#8230; Cetere, Rusujo jam ekskludis la eblecon, ke armeoj el e\u016dropaj landoj alprenu poziciojn en Ukrainujo.<\/p>\n<p>Macron vizitis Va\u015dingtonon la 24-an de februaro. Li ricevis neniujn garantiojn a\u016d koncedojn de Trump. Pli malbone, samtempe Usono prezentis al UN mocion senkulpigantan Rusujon de iu ajn agreso kontra\u016d Ukrainujo kaj havis la saman pozicion ratifitan \u0109e la Sekureca Konsilio per vo\u0109donado kun Rusio kaj \u0108inio, dum la reprezentantoj de e\u016dropaj landoj e\u0109 ne kura\u011dis de vo\u0109donado kontra\u016d \u011di. Sed e\u016dropaj landoj ne pretas pagi kaj rezigni sian parton de la milit-akiro. En la sama tago, la 24-an de februaro, &#8220;<em>EU komisaro pri industria<\/em> <em>strategio St\u00e9phane S\u00e9journ\u00e9 diris, ke li prezentis la rivalan proponon pri &#8220;kritikaj materialoj&#8221; en Kyiv, dum vizito de E\u016dropa Komisiono&#8221;<\/em>.<\/p>\n<p>La forlaso de Ukrainio fare de la usona imperiismo estas kunligita kun pliigita premo al e\u016dropaj registaroj por kreskigi militan elspezon al 5% de ilia MEP, a\u0109etante usonajn ekipa\u0135ojn, kompreneble, dum oni anoncas la retiri\u011don de 20 000 homoj el la 100 000 usonaj soldatoj nuntempe starigitaj en E\u016dropo.<\/p>\n<p><quote class=\"citations\">Ni kredas, ke estas grave, kadre de komuna alianco, ke e\u016dropanoj plifortigas siajn defendojn, dum Usono fokusi\u011das al la regionoj de la mondo, kiuj estas en granda dan\u011dero. (Vance, Munkena Konferenco, la 21-an de februaro) \u00a0<\/quote><\/p>\n<p>Francujo kaj Germanujo jam anoncis, ke ili volas akceli la aferojn, sed la konstruado de &#8220;e\u016dropa defendo&#8221; restas fantasta esta\u0135o, barita de la diver\u011daj interesoj de la e\u016dropaj bur\u011daroj. La \u0109iam pli reakciaj, naciismaj tendencoj de la e\u016dropaj bur\u011daroj, e\u0109 fa\u015distemaj por certaj frakcioj, nutrados je militarismo.<\/p>\n<p>Se la uson-rusa interkonsento reali\u011dos, \u011di estos malvenko por la ukraina proletaro, post pli ol tri jaroj da milito sub la gvidado de la bur\u011da registaro de Zelenskij, dum pliforti\u011dos la eksproprietigo de la diktaturo de Putin al la rusa proletaro.<\/p>\n<p>Post postulado de kaj kontrolo de Panama kanalo, kaj aneksado de Gronlando kaj  ali\u011do de Kanado, Trump prenas la komandojn devigante Ukrainion kapitulaci por kaj sia propra profito kaj tiu de rusa imperiismo. La usona imperiismo kondukas unuflanke, spite al \u0109iuj regantaj interkonsentoj, aliancoj, traktatoj kaj internaciaj organiza\u0135oj, kun la sola celo restarigi sian tutan potencon, kiu hodia\u016d estas subfosata, defiata kaj dama\u011data de rivalaj imperiismoj, unue kaj \u0109efe de la \u0109ina imperiismo. &#8220;<em>Refaru Usonon granda<\/em>&#8220;, kun la tuta brutaleco, kiun tio implicas, signifas konsiderindan akcelon de la riskoj de interimperiismaj kolizioj kaj aneksoj per armila forto.<\/p>\n<p>La renversi\u011do de la usona \u015dtato pruvas, ke, male al tio, kion elpensis hontindaj defendantoj de la rusa imperiismo, la invado de la iama kolonio de la cara imperio ne estis konflikto inter la usona imperiismo kaj Rusujo. Alimaniere, Usono estus disbatinta Rusujon. Tamen, redivido de la mondo estas neevitebla kaj povus konduki al  homar-neniigo, pro la disvasti\u011do kaj grandeco de atomarmiloj.<\/p>\n<p>Estas la respondeco de \u0109iu laborista organizo (partio a\u016d sindikato) deklari sin kontra\u016d la invado kaj okupado, por la retiro de rusaj imperiismaj trupoj el \u011dia tuta teritorio, por ke armiloj kaj municioj atingu ukrainajn soldatojn. Tio helpus al la proletaro batali kontra\u016d Zelenskij, kiu kaj fidas je la azovaj fa\u015distoj kaj la okcidentaj imperiismaj kadavroman\u011dantoj, kaj persekutas ruslingvanojn, kaj privatigas kaj malpermesas laboristajn organiza\u0135ojn kaj strikojn. Por atingi pacon kaj liberecon por la popoloj de Ukrainio, la ekspluatoj devas mobilizi sin por nuligi la kontra\u016dlaboristajn rimedojn de Zelensky, restarigi demokratajn liberecojn (inkluzive en la armeo) kaj organizi militon kaj intertraktadon sub la kontrolo de laboristaj kaj kamparanaj organizoj. En Rusio tia kampanjo helpus al la laborista klaso malsukcesi la kolonian militon kaj malfortigi la rusan bur\u011dan \u015dtaton.<\/p>\n<p>Anta\u016d ol estos tro malfrue, la laborista movado de \u0109iuj landoj (anta\u016d \u0109io Rusujo, Usono, E\u016dropo) devas deklari sin favore al la rajtoj de la subpremataj popoloj (palestinanoj, kurdoj, ukrainaj, ktp.), kontra\u016d la militismo de imperiismaj \u015dtatoj, kontra\u016d la teritoriaj aneksoj de \u0109iuj grandaj potencoj, por la malmuntado de profesiaj armeoj servantaj la ekspluatistoj, ktp. ..<\/p>\n<p>Eblas \u0109esigi tiun tutan putran sistemon, se trans limoj la avangardo de laboristoj regrupi\u011das en revolucia laborista internacio. En \u0109iu \u015dtato la Internacio helpos konstrui bol\u015devikan partion por eksproprietigi grandan kapitalon kaj detrui la bur\u011dan \u015dtaton, starigi laboristajn registarojn bazitajn sur konsilioj kaj anta\u016deniri al la monda socialisma federacio. Tiucele necesas tuj kunigi la plej bonajn elementojn de la monda laborista movado kaj de la luktoj de la prematoj, surbaze de la scienca socialismo starigita de Markso kaj Engels, de la programo de la IK de la tempo de Lenin kaj de la 4-a Internacio de la tempo de Trockij.<\/p>\n<p><center>La 24-an de februaro 2025<\/center><\/p>\n<p><center>CoReP<\/center>\n<\/div>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>La 12-an de februaro, Trump anoncis, ke li konsentas kun Putin pri lan\u0109i interparolojn celantajn al fajroestingado e\u0109 sen konsulti la ukrainan registaron a\u016d la e\u016dropanojn. Lia \u015dtata sekretario pri&#8230; <a href=\"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/2025\/02\/24\/usona-kaj-rusa-imperiismoj-konsentas-al-la-dorsoj-de-la-ukrainaj-popoloj-2\/\">Legu pli &raquo;<\/a><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[1],"tags":[],"class_list":["post-108","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-non-classe"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/108","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=108"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/108\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":109,"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/108\/revisions\/109"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=108"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=108"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/www.revolucionpermanente.com\/esperanto\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=108"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}