Antaŭ la kombinita krizo de la publika sano kaj de la kapitalisma ekonomio

      Komentoj malŝaltitaj ĉe Antaŭ la kombinita krizo de la publika sano kaj de la kapitalisma ekonomio

1

La tuta mondo frontas al kreskado de pandemio de tia enverguro, ke baldaŭ la produkta sistemo de kompletaj landoj kolapsiĝos dum monatoj. Ĉinio kaj Koreio estis la unuaj; post ili, ĝi trafas Iranon kaj Italion, kaj antaŭvideble multajn aliajn landojn en la tuta planedo.

La kapitalisma ekonomia krizo jam alproksimiĝis antaŭ ol la apero de la kronviruso. Al tiu situacio supermetiĝis la subita paralizo de la ĉina ekonomio, kiu estas tre grava tutmonde pro ĝia rolo de dua monda potenco kaj – interalie – precipa liveranto de krudaj materialoj por la industriaj ĉenoj de la tuta mondo. Krome, en ĉiu lando, kie la pandemio disvolviĝas, la loka ekonomio haltiĝas kaj per la kreskado de la malsano kaj per la necesaj soci-sanitaraj aranĝoj por ĝia haltigo.

La landlimoj fermiĝas, la monda turismo kaj la borsoj abrupte falas… En ĉiuj landoj oni anoncas amasajn maldungojn, kiuj trafas kompletajn sektorojn: aera kaj tera transportoj, aŭtomobila industrio, turismo, hotela industrio, spektakloj, sportoj…

2

La sanitara krizo aperis post jardekoj kun reduktadoj de rimedoj, malŝtatigadoj kaj kreskanta labora necerteco en la sistemoj de publika sano, tie, kie ili ekzistis. Multaj laboristoj ne havas medicinan ŝirmon: centoj da milionoj da mingong­ oj (migrantoj ene de Ĉinio), dekoj da milionoj da dungitoj de Usono, centoj da miloj da salajruloj kaj memstaruloj, da malriĉaj kamparanoj el la kvin kontinentoj… Nenie ekzistas sufiĉaj hospitaloj nek san- laboristoj. Ne ekzistas sufiĉa produktado de spiriloj nek de oksigeno, kiuj estas forte bezonataj por la malsanuloj de la COVID-19. La produktado kaj la prezo de la plej granda parto de la kuraciloj kaj medikamentoj troviĝas sub patentoj, kiuj apartenas al la grandaj farmaciaj firmaoj… La sanitara krizo kombiniĝas kun severega ekonomia krizo, kiun la burĝaro intencas komplete faligi sur la laboristan loĝantaron.

Tiaj cirkonstancoj prilumas la grandajn kontraŭdirojn, kiuj karakterizas la kapitalismon:

  • La vera celo de la kapitalisma produktado ne estas kontentigi la homajn bezonojn kun la minimuma difekto al la natura medio, sed grandigi la kapitalvaloron (la serĉo de la privata profito), kiu faciligas aperon de novaj virusoj, kontraŭ kiuj la homoj ne havas imunan defendon.
  • La privata proprieto de la produkt- rimedoj kaj la inter-kapitalista konkurenco malpermesas racie fronti al problemoj, kiuj trafas la plene sociigitan kaj internaciigitan produktadsistemon.
  • La anarĥio de la kapitalisma produktado estas neakordigebla kun la kontentigo de la urĝaj necesoj de la socio, kiuj bezonas planadon kaj antaŭvidon.
  • La burĝa potenco, bazita sur naciaj ŝtatoj, ne povas rapide kaj efike alfronti pandemion, kiu ne konas landlimojn, kaj kiu bezonas, por ĝia rapida reduktado, kunordigitan tutmondan respondon, kiu estu bazita nur sur kriterioj kaj sciencaj kaj de homa solidareco.

3

La respondo de la kapitalismaj ŝtatoj estas ĝuste la kontraŭa al tiu necesa, tiel ili malkovras sian naturon: esti iloj de subpremo de unua klaso kontraŭ ĉiuj aliaj. En ĉiu lando, oni ne faras la protektajn kaj haltigajn aranĝojn, kiam estas necesa la defendo de la nacia kaj internacia publika sano, sed kiam jam evidentiĝas, ke la ekonomia nacia kosto pro ne tion fari estas pli granda ol tiel agi.

En Ĉinio, Koreio, Irano kaj nun en Eŭropo kaj Usono, ni konstatas kiel klare necesaj aranĝoj estis prokrastitaj, dum oni kalkulis kiel ili influis aktualajn kaj estontajn naciajn profitojn por la firmaoj. Finfine, ekonomia difektego ne povas esti evitata, kaj krome la malsano havas kelkajn (aŭ multajn, laŭ la lando) altvalorajn tagojn por disvastiĝi libere, multobligante sian amplekson.

Unu post la alia, ĉiuj ŝtatoj pledas por naciismo kaj postulas sanktan kuniĝon inter M AJO − J UNIO 2020 | Sennaciulo | 11la amasoj por pagi al ili la ŝuldon, kiu estos generita, estos la daŭrigo de la afliktoj de la epidemio. 5 klasoj. Ili deklaras “statojn de krizo”, kiuj donas al la subpremaj korpoj kaj al la armeo preskaŭ senliman potencon super la loĝantaro. Tiamaniere, la burĝa ŝtato trejniĝas por la civila milito kaj el la laboristaj klasoj faras simplan brutaron, kiun ĝi gvidas kaj super kiu ĝi regas tiel ke ili eltenu, en la plej granda silento, la grandan suferon, kiun la epidemio mem signifas, la kolapson de la publikaj sanitaraj sistemoj, la severajn aranĝojn pri izolado kaj la ekonomian disfalon, kiu disvolviĝas.

4

Ĉi tio estas ĉio, kion la kapitalisma sistemo povas proponi al ni antaŭ katastrofo: privata profito koste de publika sufero, subpremo kaj socia kontrolo ĝis deliro.

Kiel en ĉiu krizo de la kapitalismo, la buĝetaj limoj de la ŝtatoj malaperas; ili estas anstataŭigitaj per senlimaj donacoj al kapitalistaj grupoj. Efektive, kaj en Ĉinio kaj en la trafitaj plej riĉaj landoj, la eksplicita timo pri socia eksplodo devigas registarojn fari kelkajn ekonomiajn aranĝojn por malebligi krutan falon en mizero de grava parto de la laborista loĝantaro (laborista klaso kaj etburĝaro). Sed ĉiu ĉi mono, plus tiu, kiu estas donata al la firmaoj, estos larĝe pagitaj de la laboristoj tuj post kiam la sanitara krizo pasos kaj la “normalaj” produktado kaj ekspluatado rekomencos. La malriĉiĝo de la amasoj por pagi al ili la ŝuldon, kiu estos generita, estos la daŭrigo de la afliktoj de la epidemio.

5

Fronte al ĉiu ĉi barbareco, organizaĵoj, kiuj postulas la defendon de la laboristoj, paralizas ĉiun respondon. Partioj kaj sindikatoj fermas vicojn kun registaroj kaj kunlaboras kun la militarismo de la potenco. Sed la laborista klaso ne akceptu, ke la klasa malamiko mastrumu la krizon kontraŭ ĝi. Estas necesa la tuja unueco de ĉiuj organizoj en la laborista movado favore al la depostuloj esencaj por la supervivado de la plimulto:

  • Senpaga aliro al ĉiuj sanservoj kaj medikamentoj, inkluzive enhospitalan nutradon.
  • Eksproprietigo senpage de ĉiuj privataj rimedoj por batali kontraŭ la pandemio (privata sano, grandaj hotelaj ĉenoj, fabrikoj de apotekaj produktoj…).
  • Definitiva starigo de senpaga kaj kompleta medicina ŝirmosistemo por ĉiuj laboristoj en la mondo.
  • Ĉesigo de salajraj kotizoj. Ŝtatoj kaj mastroj, forigu viajn manojn de la kaso de la Sociala Asekuro! Senlima financado de sanitaraj kaj socialaj protektaj aranĝoj per uzado de ĉiuj parazitaj ŝtataj buĝetaj eroj, unualoke la militaj kaj subpremadaj elspezoj, la financado de religioj kaj de ĉiuj senutilaj institucioj (t.e. monarkio, senato…).
  • Socialigo sen kompenso, sub labor- ista kontrolo, de ĉiuj bankoj por disponigi ĉiujn ekonomiajn rimedojn al socialaj bezonoj.
  • Malpermeso de ĉiuj maldungoj. Garantio pri enspezo de 100% el la salajro dum la tuta tempo de la krizo.
  • Garantio de manĝaĵo, sanitaraj kaj socialaj zorgoj al la tuta loĝantaro, kiu bezonas ilin.
  • Liberigo de la devo iri al la laborejo por ĉiuj gepatroj kun infanoj hejme.
  • Tuja moratorio pri ĉiuj pagoj de la laboristaj familioj: hipotekoj, lupagoj, bazaj provizoj (akvo, energio, komunikiloj). Malpermeso pri eldomigoj de familioj. Garantio de loĝado por la tuta loĝantaro.
  • Internacia kunlaboro, sub la kontrolo de la laboristoj, por la esplorado, la distribuado de ekipaĵoj kaj medikamentoj ktp. Organizo de laboristoj kontrolu la mastrumadon de la tuta sanitara krizo (necesa produktado, sano, humana helpo por la loĝantaro en risko) kun garantioj de sekureco por la sanaj kaj la malsanaj homoj.
  • For la subpremaj korpoj kaj la armeo el la loĝlokoj! Memorganizado de la laboristoj kaj la najbaroj por kontroli la plenumadon de la aranĝoj necesaj por ĉesigi la pandemion.

La seriozeco de la tuja situacio postulas rapidan respondon. Sed oni ankaŭ rigardu al la estonto. La pli konsciaj elementoj de la laborista klaso devas voki ĝin, por ke ĝi organiziĝu por fariĝi alternativo al la reganta klaso, por proponi al la homaro destinon alian ol la konstanta katastrofo, kiu estas la kapitalisma sistemo por la plejmulto el la loĝantaro. Ne estas opcio:

Tutmonda socialismo aŭ barbareco!


KOLEKTIVO REVOLUCIO PERMANENTA – C O R E P (Germanio, Aŭstrio, Kanado, Hispana Ŝtato, Francio, Turkio)
Fração Trotskista – Vanguarda Proletária (Brazilo)
18-a de marto 2020